 |
Instrua
DVD pri orientala dancado en la libana stilo
MEISSOUN
lernis la libanan dancstilon surloke ĉe diversaj instruistinoj
kaj instruistoj, observis dancistinojn dum iliaj prezentadoj en
Bejruto kaj studis ĝin jam de kelkaj jaroj per multaj videofilmoj.
En
tiu ĉi video-kurso ŝi prezentas al Vi grandan elekton
de tipaj libanaj paŝoj kaj movoj, kiuj estas resumitaj
en 15 mallongaj kombinaĵoj, ordigitaj laŭ la grado
de la komplikeco.
La programo enhavas akcentigajn kaj molajn movojn, paŝojn,
movojn de brakoj kaj kapo,
turnojn kaj koksajn vibraĵojn.
Kelkaj
fragmentoj de la filmo videblas ĉi
tie. |
|
|
|
|
|
Apud
la instrua parto, kiu priskribas kaj prezentas ĉiujn movojn
detale, la disko enhavas ankaŭ trejnparton kun proksimuma longeco
de 20 minutoj, en kiu sekvas la kombinaĵoj sen komentoj. Tiu
parto plifaciligas la celkonscian trejnadon de la movoj.
La
video finas per prezentado de MEISSOUN en sceneja kostumo.
Ĝi
estas produktita per du kameraoj ĉe bona lumigo, la sono prilaborita
por akiri laŭeble bonan kvaliton.
Tiu video plaĉos al Vi, se...
... Vi jam disponas pri bonaj kapabloj pri la orientala dancado
kaj deziras plivastigi Vian provizon de esprimoj.
... Vi deziras eklerni novajn, interesajn kombinaĵojn, por
enplekti ilin en Viaj propraj koreografioj.
... Vi alte taksas sisteman instruadon.
... Vi serĉas instruan videon en lingvo, por kiu ne ekzistas
ampleksa materialo tiuspeca.
Tiu video ne tiom konvenas por Vi, se...
... Vi estas komencantino kaj deziras eklerni la bazajn movojn de
la orientala dancado.
... Vi deziras per video eklerni kompletan koreografion.
... Vi interesiĝas senescepte nur pri egipta / turka dancstilo.
Ni
ekipis la videon per ebleco, elekti inter la sekvaj lingvoj: germana,
angla, franca, itala,
hispana, svisgermana,
Esperanto.
Daŭro:
proksimume 60 minutojn
Prezo:
Fr. 45.- / EUR 35.- / USD 45.- kaj sendo-kostoj.
(danclernejoj povas ricevi specifan rabaton laŭ demando)
Sube
sekvas indikoj kaj mendoformulaĵo por la aĉeto
rekte ĉe MEISSOUN. Kiu preferas la en Esperantujo kutimajn
pagmanierojn, ekz. per UEA-konto, povas la DVD-ojn mendi - almenaŭ
sampreze - en la retbutiko de Flandra
Esperanto-Ligo.
butika
vendado en Svislando
mendoj
Svislando
- Eŭropo
- mondo
Eŭropo
sendo-kostoj
ene de Eŭropo:
1
DVD: 5 Euroj / 2 ĝis 5 DVD-oj: 9 Euroj / pli:
laŭ demando
Loĝantoj
de EU-ŝtatoj
bv. peti
la indikojn
pri la bankkonto en Germanio.
Mendoj
per PayPal kaj kreditkarto
mondo
sendo-kostoj
ekster Eŭropo:
1
DVD: 7 USD / 2 ĝis 5 DVD-oj: 15 USD / pli: laŭ
demando
Mendoj
per PayPal kaj kreditkarto
|